Imperia cirklo aŭ imperia distrikto, latineCirculus imperiigermaneReichskreis, estis administra unuo en la Sankta Romia Imperio, regiona grupiĝo de pluraj teritorioj, por la komuna defendo, impost-kolektado kaj por la reprezentado en la organoj de la Imperio. La sistemo estis kreita en la imperia reformo de 1495 sub imperiestro Maksimiliano la 1-a por pli efika administrado de la Imperio.
Origine estis ses imperiaj cirkloj:
la Bavaria cirklo, Bayerischer Reichskreis
la Ŝvabia cirklo, Schwäbischer Reichskreis
la Supra-Rejna cirklo, Oberrheinischer Reichskreis
Plue ekzistis diversaj "sencirklaj" teritorioj, kiuj ne apartenis al iuj imperiaj cirkloj, inter alia la Svisa ĵurkomunumo kaj la landoj de la Bohemia krono.